Stefan vekiĝas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemand-adas lin pri krimo kaj aliaj okazintaĵoj, pri kiuj li ŝajne nenion scias. La longaj horoj en la prizono revenigas al li pasintajn renkontiĝojn, amojn, agojn - memorerojn, kiuj paŝon post paŝo prilumas terurajn sekretojn. -- Sten Johansson uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo. La plej evidenta estas la retroiro: Dum la tempo en la prizono ŝajnas ne moviĝi, ĉiu ĉapitro tamen kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan - de lia profesia kariero mezaĝula tra adoleskaj amoj ĝis la frua infanaĝo. -- "Skabio" estas la oka originala romano de Sten Johansson. La sepa, "Marina", aperis ĉe Mondial en 2013.
| Author: Sten Johansson |
| Publisher: MONDIAL |
| Publication Date: May 09, 2015 |
| Number of Pages: 180 pages |
| Binding: Paperback or Softback |
| ISBN-10: 1595693009 |
| ISBN-13: 9781595693006 |