Skip to main content

Monda Asembleo Socia

Stalino kaj la krizo de la proletara diktaturo

No reviews yet
Product Code: 9782369600343
ISBN13: 9782369600343
Condition: New
$15.89

Stalino kaj la krizo de la proletara diktaturo

$15.89
 

Martemjan Nikitiĉ Rjutin (1890-1937) estis bolŝevisto ekde 1914. En 1927-1930 -- kandidato al anoj de la CK de VKP(b). En 1928 li estis akuzita pri tio, ke li okupis «bufran starpunkton rilate al la tiel nomata «dekstra devio , estis eksigita el la postenoj. En 1929-1930 li estis plenrajtigito de la CK de VKP(b) pri kolektivigo de la agrikulturo en la Orienta Siberio. Post reveno en Moskvon li turnis sin al la Politburoo de la CK kun raporto pri faktoj de perfortoj kaj troigoj en konstruado de kolĥozoj. En 1930 li estis ekskomunikita el la VKP(b), arestita pro akuzo pri kontraŭrevolucia propagando, en komenco de 1931 estis liberigita pro manko de pruvoj. En 1932 li preparis programajn dokumentojn, kiuj iĝis bazo de la platformo kaj proklamo de la «Unio de marksistoj-leninanoj , kie estis analizita kaj akrege kritikita la stalina diktaturo. Baldaŭ li ree estis arestita kaj kondamnita al 10 jaroj da prizono. La 10-an de januaro 1937 li estis mortpafita.

Diference de multaj aliaj, Rjutin neniam agnoskis sian kulpon kaj ne cedis al premo. La dokumentoj de Rjutin fakte estas akuza verdikto al stalinismo. Antaŭ ili ekzistis aliaj, sed per sia akuza ŝargo kaj argu­mentoj la laboraĵoj de Rjutin estis la plej fortaj. Liaj laboraĵoj montras, ke identigi socialismon kaj Stalinon, kiel nun faras multaj (kaj en la komunista, kaj en la kontraŭkomunista tendaroj), estas malprave, ke stalinismo estis ne socialismo, sed ties misformaĵo, ke la viktimojn kaŭzis ne socialismo mem, sed ties krima distordo fare de Stalino kaj lia kliko, kaj ke ekzistis reala alternativo kaj kontraŭstaro de veraj bolŝevistoj al Stalino.


Jurij Finkel





Author: Martemjan Nikitiĉ Rjutin
Publisher: Monda Asembleo Socia
Publication Date: Nov 09, 2015
Number of Pages: 170 pages
Binding: Paperback or Softback
ISBN-10: 2369600349
ISBN-13: 9782369600343
 

Customer Reviews

This product hasn't received any reviews yet. Be the first to review this product!

Faster Shipping

Delivery in 3-8 days

Easy Returns

14 days returns

Discount upto 30%

Monthly discount on books

Outstanding Customer Service

Support 24 hours a day