Monda Asembleo Socia
Historia vortaro de Esperanto: Berlina komentario pri la Fundamento de Esperanto, volumo 12
	                    Historia vortaro de Esperanto: Berlina komentario pri la Fundamento de Esperanto, volumo 12
La Historia Vortaro (HV) estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto. Ĝi sendistinge registras la uzon de ĉiuj verkistoj kaj en ĉiuj teksto-specoj de libroj ĝis privataj leteroj, ofte kun klarigoj per kunteksto aŭ aliaj komentoj. HV do respondas la demandon "kiu kiam kaj en kiu kunteksto uzis esperantan vorton por la unua fojo?".
La unua eldono de HV, verkita de Gon?alo Neves, aperis en 2011. Ĝi enhavas la vortojn el la unuaj du jaroj 1887 kaj 1888. La nuna eldono, verkita de Neves kaj Pabst, krome prezentas la "malfacilan" trian jaron 1889, dum kiu la vorttrezoro de Esperanto kvazaŭ eksplodis. La plej gravaj fontoj estas la Plena Vortaro Rusa-Internacia kaj ĝia inversigita "ekstrakto", la Meza Vortaro Esperanto-Germana. Tiu ĉi fariĝis la nukleo de la posta Universala Vortaro de l' Fundamento de Esperanto.
HV estas nepra helpilo por esperantologoj kaj vortaristoj, kaj fascina legaĵo por ĉiuj lingvo- kaj historio-konsciencaj esperantistoj.
| Author: Gon?alo Neves | 
| Publisher: Monda Asembleo Socia | 
| Publication Date: Sep 21, 2018 | 
| Number of Pages: 526 pages | 
| Binding: Paperback or Softback | 
| ISBN-10: 2369601558 | 
| ISBN-13: 9782369601555 |