Skip to main content

Monda Asembleo Socia

La komunismo estas bona partio. Diru al ĝi JES

No reviews yet
Product Code: 9782918300366
ISBN13: 9782918300366
Condition: New
$15.51

La komunismo estas bona partio. Diru al ĝi JES

$15.51
 

Ĉu komunista partio ankoraŭ havas estontecon? Jes, asertas tiu teksto. Kondiĉe ke ĝi estu la "partio de la komunismo" reveno al la originaj valoroj kaj originale konstruita en la dudek-unua jarcento, liberigante la vojon al "nova mondo ebla".

Roger Martelli, kiun iuj - malprave - konsideras komunista disidento, ĉerpas sian pensadon en sia duobla sperto de historiisto kaj politika respondeculo - li estas direktoro de la franca komunista monatgazeto "Regards". Lia eseo, ligante la historian kritikon kun la politika perspektivo, larĝigas la komprenon de la komunisma malsukceso en centra kaj orienta Eŭropo kun konsidero al la tiea malforto de la maldekstrularo kaj la novliberala kapitalismo. Sub tiu lumo aperas alia konfiguraĵo de la demokratio, de la politikaj bataloj, de la eblaj kuniĝoj kaj de iliaj celoj.

"La granda vojdisiĝo" proponita ĉi tie - ŝanĝi la komunismon por ŝanĝi la mondon - koncernas la komunistojn, kun aŭ sen membrokarto. Ĝi interesas samtempe ĉiujn, kiuj volas vivindan mondon, en Eŭropo kaj aliloke.

En Esperanto, tiu ĉi teksto direktiĝas kompreneble ne nur - kiel unuavice povus ŝajni - al la komunistoj kuniĝintaj en KOLESKO (Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj) aŭ ie kaj tie agantaj en MAS (Monda Asembleo Socia) aŭ SAT (Sennacieca Asembleo Tutmonda), en aliaj organizaĵoj aŭ tute ne organizitaj, sed ankaŭ al esperantistoj, kiuj volas kontribui al konstruado de alia, pli bona mondo.




Author: Roger Martelli
Publisher: Monda Asembleo Socia
Publication Date: Feb 21, 2017
Number of Pages: 98 pages
Binding: Paperback or Softback
ISBN-10: 2918300365
ISBN-13: 9782918300366
 

Customer Reviews

This product hasn't received any reviews yet. Be the first to review this product!

Faster Shipping

Delivery in 3-8 days

Easy Returns

14 days returns

Discount upto 30%

Monthly discount on books

Outstanding Customer Service

Support 24 hours a day